Geja-Lesba Humanista Asocio

Enkonduko al GALHA

George Broadhead aranĝas la budon de GALHA ĉe festivalo ’94
George Broadhead aranĝas la budon de GALHA ĉe festivalo ’94

Fondiĝo

Fondita en 1979 post la blasfemproceso kontrau Gay News, GALHA estas la sola sendependa nacia organizo en la mondo por gejaj kaj lesbaj humanistoj. Ĝi havas membrojn en multaj regionoj en Britio kaj en aliaj landoj.

Filiiĝoj

GALHA estas filiata al Internacia Humanista kaj Etika Unuiĝo, kiu havas konsultan rilaton kun Unuiĝinta Naciaro, UNESCO, UNICEF, la Europa Unuiĝo, la Konsilio de Europo kaj la Europa parlamento. GALHA estas filiata ankau al Amnesty International. Krome, GALHA estas asociano de la usonbazita Konsilio de Sekulara Humanismo.

Celoj

GALHA provizas kamaradecon kaj voĉon por la senreligiuloj de la lesba kaj geja komunumo. Ĝi celas strebi al konscio kaj kompreno de la humanisma vidpunkto en ĉi tiu komunumo, kaj ankau atentigi parencajn humanistajn organizojn pri gejaj kaj lesbaj rajtoj.

Kampanjado

GALHA rolas en la kampanjo kontrau antaujuĝoj kaj diskriminacio kontrau lesboj kaj gejaj viroj, kaj por la atingo de jura egaleco kun la aliseksemularo. Ĝi ankau agas, pere de sia poŝtaga reto, influi parlamentanojn, gazetaron kaj aliajn. Ĝi ankau sendas referaĵojn al registaraj komitatoj kaj reagas al registaraj konsultdokumentoj rilataj al lesbaj/gejaj kaj humanistaj rajtoj, kaj partoprenas en manifestacioj ĉi-rilataj.

Kunligoj

GALHA estas integra parto de la brita humanista movado, kaj kun aliaj ĉi-rilataj organizoj. Tiuj inkluzivas British Humanist Association kaj National Secular Society, kiuj ambau daure subtenis leĝoreformon pri samseksamoro, por ke la minimuma aĝo iĝu la sama por gejaj viroj kaj aliseksemuloj. GALHA havas reprezentadon ĉe Humanist Forum (interliga komitato) kaj ĝi kunauspicias humanistajn eventojn.

Eventoj kaj Budoj

GALHA aranĝadas kunvenojn kun prelegoj kaj diskutoj, sociaj kunvenoj kaj semajnfinaj kunestoj por membroj kaj iliaj amikoj. Ĝi starigas budojn ĉe lesbaj/gejaj kaj humanistaj okazaĵoj.

Ceremonioj

GALHA per sia asocia bonfara organizo Pink Triangle Trust provizas humanistajn (senreligiajn) ceremoniojn, solenaĵojn por duopoj kiuj deziras deklari sian amon kaj dediĉon. Ĝi havas reton de oficistoj spertaj je tiaj ceremonioj.

Membreco

GALHA akceptas kiel membroj ĉiujn lesbojn, gejajn virojn kaj ambauseksemulojn, kiuj ĝenerale aprobas la humanistan vidpunkton kaj sin koncernas pri la rajtoj de lesboj kaj gejoj. Ĝi krome akceptas eventualajn aliseksamajn humanistojn, kiuj deziras proponi sian moralan kaj financan subtenon.

Membroservoj

GALHAANOJ kunligighas per senpaga vigla kvaronjara magazino kun novaĵoj, artikoloj, recenzoj kaj leteroj. Membroj povas sin servi de distribua listo elektrona, kaj de perpoŝta libroservo proponanta librojn pri humanismo kaj pri lesbaj/gejaj temoj.

Tradukis : Peter Danning
Laste ĝisdatigata : merkredo, 2007-12-12
Brett Humphreys : webster@galha.org